MESAĜO DE LA SPIRITO EMMANUEL, PRI LA KARNAVALO

 (EN 1939)

“Neniu homo ekvilibreca pro la sana prudento, kiu devas regi la ekzistadon de la kreitoj, povas apologii la ĝeneraligitan malsaĝaĵon, kiu dormigas la konsciencojn dum la karnavalaj festoj.

Estas lamentinde, ke, en la nuntempa epoko, kiam la novaj konoj favoras la homan mensecon, liverante al ĝi la mirindan ŝlosilon de ĝiaj altigitaj destinoj, senvualigante al ĝi la belaĵojn kaj la sanktajn celojn de la Vivo, estas tiaspecaj troaĵoj inter la socioj, kiuj pavas kun la titolo de civilizacio. Dum la benitaj laboroj kaj doloroj, ĝenerale ne komprenataj de la homoj, poluras al ili la karakteron kaj la sentojn, prodigante al ili la nemezureblajn bonaĵojn de la spirita progreso, la nedececoj de tiaj malutilaj tagoj estigas, en la animoj ŝanceliĝemaj kaj bezonantaj la moralan protekton de la aliaj pli saĝaj Spiritoj, la revivigon de animalaj vibroj, kiujn sole nur la longedaŭraj lernadoj malaperigas.

Okazas, en tiaj momentoj de senta maldisciplino, la larĝa alirado de la fortoj de la mallumo en la korojn, kaj, kelkfoje, unu tuta ekzistado ne sufiĉas por efektivigi la necesajn riparojn pro unu horo da sensencaĵo kaj forgeso pri la devo.

Dum estas mizeruloj etendantaj la petegantajn manojn, plenaj de bezonoj kaj malsato, sufiĉegas abundaj kontribuoj, por ke la salonoj ornamiĝu kaj por ke plipleniĝu la forgeso pri la sanktaj devoj de la animoj, kies evoluo dependas de la aŭstera plenumado de la sociaj kaj diaj devigoj.

Alte merita agado estus tio, uzi ĉiujn monsumojn, kiuj estas elspezataj por tiaj festegoj, en la socia helpado al tiuj, kiuj bezonas panon kaj kareson.

Flanke de la maskitoj pri la falsa ĝojo iras la lepruloj, la blinduloj, la forlasitaj infanoj, la suferantaj kaj afliktitaj patrinoj. Kial prokrasti tiun necesan agadon de la kunaj fortoj de tiuj, kiuj zorgumas pri la respektindaj problemoj de la vivo, por ke transformiĝu la superfluo en la benitajn paneron kaj kareseron, kiuj estas la espero de tiuj, kiuj ploras kaj suferas? Komprenu, fratoj spiritistoj, similajn celojn laŭ niaj senpretendaj opinioj, kunlaborante kun ni, laŭ viaj eblecoj, por ke ni povu rekonstrui kaj restarigi la kutimojn por la bono de ĉiuj animoj.

Estas nekontesteble, ke la socio povas, per sia kolektiva libervolo, parade montri superfluaĵojn kaj nababecajn luksaĵojn, sed tamen, dum ekzistos unu malzorgata almozulo apud ĝiaj ornamaĵoj kaj pompo, ĝi sole povos doni per tio elokventan ateston pri sia morala mizero.”

 

 

Emmanuel

Psicografite pere la mediumo Francisco Cândido Xavier, en julio 1939 / el “Revista Internacional de Espiritismo”, eldnono de junuaro 2001.